Profunda maro

Unu el la plej profundaj: Mariana Fosego, (11 km).
Nigra fumanto ĉe la mezoceana dorso

La profunda maroabisma maro estas la komplete senluma regiono de la maroj, kiu situas sub profundo de 800 m. Tiel pli ol 70% de la mondaj oceanoj estas profunda maro. La tieaj vivkondiĉoj estas ekstremaj: ne ekzistas primara produktado krom per hidrotermaj fontoj, nomitaj ankaŭ nigraj fumantoj, ĉar en la profunda maro pro foresto de lumo ne ekzistas plantoj.

Krom la ŝajne tre kontraŭvivaj kondiĉoj evoluis tre diversa faŭno. La nutroĉeno konsistas el rabbestoj kaj kadavromanĝantoj aŭ el bestoj, kiuj nutras sin de simbiozaj bakteriojarkeoj.

Nuntempe nur ĉirkaŭ 1% de la tuta profunda maro estas esplorita.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search